jeudi 30 mai 2013

Ili diris "Jes"

     Hieraŭ posttagmeze, en la urbo Montpeliero, Bruno kaj Vincent sin prezentis antaŭ la urbestrino por geedziĝi laŭ la nova aprobita franca leĝo.
      Kiam la urbestrino demandis ilin  "Ĉu vi konsentas daŭre ..." unu post la alia Bruno kaj Vincent respondis "Jes!"
 
      Tiam ili iĝis la unuaj laŭleĝe francaj geedzoj antaŭ granda amaso de familianoj kaj geamikoj. Jam pluraj aliaj geedziĝoj de samseksuloj estas planitaj en diversaj urboj.
 
     La okazaĵo alogis pli ol du cent ĵurnalistojn el la tuta mondo, inkluzive de Japanio,  Rusio kaj arabaj landoj ! Neniu antaŭvidis tian intereson de la eksteraj medioj. Al iu usona ĵurnalisto, franca reportero demandis kial li havas tiel grandan intereson ? La Usonano respondis, ke Francio estas la lando de la Homaj Rajtoj, pro tio la tuta mondo rigardas la socialajn reformojn de tiu "modela lando".
 
      Ĉar ĉiufoje okazis perfortaĵoj en la fino de la manifestacioj kontraŭ tiu leĝo, la urbestraro de Montpeliero, helpe de la ministro pri la internaj aferoj, amasigis specialajn policistojn ĉirkaŭe la urbodomo. Feliĉe nenio grava okazis, nur kelkaj sendanĝeraj bengalaj fajroj de kontraŭloj, jen la tuto.

        Ĉi supre la novaj geedzoj dankas la urbestrinon kaj la francan registaron kiuj permesis al ili esti en tia granda feliĉo. Ili nun planas iĝi normala kaj kvieta familio adoptante unu kaj poste alian infanon.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire