dimanche 5 mai 2013

En Nederlando (1)






     La celo de nia ĵus pasinta vojaĝo en Nederlando estis vidi la kampoj de tulipoj. Sed... bedaŭrinde... la tulipoj ne estis pretaj ! Pro la ĝenerala malvarmeco de tiu apenaŭ pasinta vintro, la tulipflorado malfruis. Nur en malmultaj lokoj kelkaj kampoj estis videblaj.

 

  Male, finiĝanta estis la florado de narcisoj. Plejofte la bulboj de tiuj floroj jam amasiĝis sur grundo por sekiĝi. Tamen ni trovis kampojn kies floroj estis ankoraŭ tre belaj kiel videbla sur la supra foto.

 
     Estas fame konata, ke Nederlando estas paradizo por la biciklantoj dank'al ĉiuj apartaj vojoj apud la ŝoseoj kaj, precipe, tra la kamparo inter la kampoj. Ni ne mankis la okazon bicikle viziti la regionon kaj ni estis tre feliĉaj. Se tulipoj ne atendis nin, se narcisoj jam estis forirantaj, hiacintoj bele ornamis la pejzaĝon.

 



     Dum nia bicikla promenado ni admiris la diversajn kolorojn. Mi nun proponas al vi, karaj legantoj, akompani nin por ĝui la belajn vidaĵojn.





          Inter la narcisoj blankaj kaj flavaj kaj la diverskoloraj hiacintoj, la ruĝaj floroj estas tulipoj.


     Sed ni vidis florojn ne nur sur kampoj. Ni vizitadis grandan miridan parkon, fame konata de ĉiuj floramantoj, kies nomo estas Keukenhof. Ni kune kun vi vizitos ĝin kiam mi estos elektonta kelkaj fotoj inter la tre nombraj fotoj faritaj en tiu ĉi loko. Estu iom pacienca mi petas !

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire