lundi 20 mai 2013

Nova leĝo : fino ?


     Sabaton, la 18an de majo, Francio fariĝis la 14a lando kiu laŭlege permesas la geedziĝon inter du personoj de la sama sekso. 

       Tuj post la aprobo de la leĝaprojekto en la dua ekzameno de la parlamentanoj, la ĉefa dekstra oponanta partio UMP (partio de la eksprezidanto Sarkozy) submetis la novan leĝon antaŭ la Konstitucia Konsilaro ĉar tiuj dekstruloj opiniis, ke la novan tekston la Konsilaro malaprobos ĝin, estante kontraŭkonstitucia.
     Sed, kvankam ili majoritate estas el la dekstra kaj centra partioj, la Saĝuloj validigis la novan leĝon vendredon la 17an de majo.
       Sen perdi tempon, la Prezidanto François Hollande subskribis la aplikan dekreton kiu aperis en la Oficiala Ĵurnalo de la Respubliko por tuja apliko, la 18an de majo.

     La samseksemuloj kompreneble montris sian feliĉon havi la samajn rajtojn kiel ĉiuj francaj civitanoj kaj jam unu paro de viroj anoncis sian venontan geedziĝon en Montpeliero la 30an de majo.
       Tamen la kontraŭuloj ne kapitulacis ! Ili jam estas organizantaj grandan manifestacion en Parizo kiu okazos la 26an de majo. Ili volas devigi la Prezidanton F. Hollande subskribi novan dekreton por malpermesi la aplikon de la nova leĝo !!! 
        Pli grave, kontraŭleĝe urbestroj anoncis, ke ili neniam aplikos la leĝon se en sia urbodomo sin prezentas samseksemaj kanditatoj por geedziĝi ! Tiuj urbestroj povus esti eksoficigitaj se ili faros tion kion ili diris.
      Multaj politikistoj kaj intelektuloj pensas, ke post kelkaj jaroj, same kiel en aliaj landoj, oni ne plu parolos pri tiu "grava socia ŝanĝo". Kaj kvankam la dekstra partio trumpetas, ke ĝi nuligos la leĝon kiam ĝi denove estros Francion, neniu kredas tion ! Kiu povus imagi, ke oni povus malgeedziĝi la geedzojn post kelkaj jaroj ?

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire