samedi 4 mai 2013

Ni rehejmiĝis






     El Nederlando ni revenis hieraŭ posttagmeze. Nia unua zorgo estis iom promenadi en la ĝardeno por kontroli la bonfarton de kelkaj kreskaĵoj. Kvankam tre malfrue, finfine ekfloris kelkaj tulipoj. Tiuj ĉi estas malgrandaj kaj maldikaj sed la koloro tre plaĉas al mi.




     La ĉerizarbo kiu ekfloris antraŭ nia foriro plenfloradas nun. Eĉ la unuaj petaloj ekfalas. Ni ne estis tie dum la kelkaj tagoj de ĝia pli granda beleco.
     Nun esperu, ke ne frostos kiel la pasintan jaron dum la florado ! Ĉar post la frosto ĉiuj floroj falis antaŭ la formado de la fruktoj kaj ni rikoltis nenion.
     Ĉi-jare la florado estas abunda sed ĉu ni manĝos ĉerizojn ?

         




     Antaŭ nia foriro al Nederlando tiu japana ĉerizarbo havis nur kelkajn florojn. Revenante ni ĝojas vidi ĝin dum la plenflorado. Tiu ĉi florado daŭras pli longe ol tiu de la alia ĉerizarbo sed tiu ĉi arbo ne produktas fruktojn. Ĝi staras en la ĝardeno nur pro sia beleco.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire