vendredi 24 mai 2013

Moderna vivo

     Dum nia mallonga vojaĝo en Nederlando, ni spertis ion kiu ne tro plaĉis al ni. Temas pri la kampadejoj.
     Iun posttagmezon ni serĉis kampadejon por tranokti. Ni unue trovis unu en kiu staras nur tiuj grandaj ruldomoj kiuj neniam plu rulos. Oni nomiĝas ilin "moveblaj restadejoj". Tiu kampadejo fakte estas restadeja parko kie aliaj vagaj vizitantoj kiel ni ne estas bonvenaj.

       Du aliaj kampadejoj ne ankoraŭ estis malfermataj pro tro frua sezono sed oni informis nin pri iu alia najbara loko. Aŭtomata barilo bonvenas la vizitantoj en tiu moderna loko kies nomo estas"kamperparko". Ĝi aspektas tute bela, tute pura, tute nova ... sed kiel eniri ?

     Neniu akceptejo videblas en la ĉirkaŭaĵoj, nur tiu blua kajuto sur la dekstra flanko de la barilo. Neniu homo al kiu peti ion ajn. Eble la kamerao super la kajuto anstataŭas respondulon ?

     Ni eniru la kajuton kaj malkovras la sistemon. Tio estas memservejo. Necesas havi kreditkarton, kaj nur kreditkarton por uzi la komputilon. Feliĉe ni havas tian karton !
     Sekvante la informojn oni devas skribi ĉiujn petatajn informojn pri la daŭro de la restado, kvanto de personoj, infanoj, hundoj, registrada numero de nia loĝaŭto, kun elektro aŭ sen elektro ... Laste oni proponas al ni elekti liberan lokon en la parko kaj tiam la pagenda prezo aperas sur la ekrano.
   

      Paginte la maŝino produktas karteton kun kodo. Tiu persona karteto permesas la leviĝo de la barilo sed ne nur tion. Vi vidos poste.

     Nur kelkaj loĝaŭtoj staris sur komfortaj ebenaj lokoj. Ni facile trovis nian elektitan lokon kaj mi tuj deziris duŝi antaŭ ripozi.

     Jen la necesejoj kaj duŝoj. La pordo ne malfermeblas kaj mi ne vidas klarigojn. Stulta mi estas ! La kodan karton oni devas uzi por eniri tien !

     Moderna vivo kiu ne permesas vivi sen sezamo ! Aĉa vivmaniero por mi !

     Ne kredu ke la problemo estas tute solvita ekde vi estas enirinta la duŝejon !!!
Dum pluraj minutoj mi perplekse staris antaŭ la modernega sistemo kiu nur produktis malvarman akvon kaj, post diversaj mismanovroj, finfine varmegan akvon kiu povus severe bruligi min !
    Nekompreneble neniu klarigo estis disponebla en la tuta loko, nek ene, nek ekstere.

     Reveninte al la loĝaŭto, mi klarigis al Gigi la tre maloportunan aferon pri la duŝmaniero. Ŝi ne emis sperti kaj rezignis duŝi tiun vesperon !

     Estonte mi pensas, ke ni ne eniros en tiajn senhumajn kamperparkojn. Mi esperas, ke tiaj parkoj ne tro multiĝos !

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire