mardi 14 mai 2013

Torto el rabarbo






      Antaŭ unu semajno ni ekkomencis rikolti rabarbon por fari torton. Jam antaŭ nia vojĝeto al Nederlando ni faris konfitaĵon. Dek tri potojn . Mi tre ŝatas tiun konfitaĵon.




                                               Necesas forigi la foliojn kaj purigi la tigojn.




    




           Post tranĉado de la tigoj por havi pecetojn de rubarbo, Gigi preparas pecetiĝeman paston el duonkompleta faruno el tritiko.



    


   Nun preparado de la garnaĵo: unu tutan ovon kaj plian ovoflavaĵon kaj 75 gramojn da polva sukero.




    En aparta caserolo, oni fandas 50 gramojn da butero, kiu estos aldonota al la ovoj. (foto malsupre) 
 








                  Tridek minutojn en la forno (180°) kaj jen la rezulto. Bongusta deserto !





Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire