lundi 27 mai 2013

Lasta manifestacio ?

     Dimanĉon la 26an de majo, manifestaciis en Parizo kaj kelkaj urboj la kontraŭloj pri la geedziĝo por ĉiuj. Entute unu miliono da manifestantoj en la ĉefurbo laŭ la organizantoj, cent kvindek miloj laŭ la polico.     
     La batalo pri la kvanto de la manifestantaro regule okazas en tiaj amaskuniĝoj. Tamen ĉiuj konsentas por diri, ke malpli da personoj estis surstrate kompare kun la antaŭa manifestacio. Ĉar la leĝo nun iĝis oficiala,  multaj personoj ne emis denove kriaĉi sian malaprobon. Aliaj ankoraŭ esperas, ke la Prezidanto prokrastos eĉ nuligos la novan leĝon ! Ili revas !

     La plimulto de la manifestantoj estas konservativaj dekstruloj, ĝenerale katolikaj. Iuj ne hezitis paradmarŝi svingante la foton de la Papo François.

     Eĉ videblis religiuloj kiuj kutime ne emas publike montri siajn opiniojn. Kial tiu ĉi monaĥo portas la francan flagon ? Ĉu la geedziĝo de samseksemuloj tiel endanĝerigas nian landon ?

     Ĵus antaŭ tiu lasta (?) manifestacio, opinisondo montras, ke 72 procentoj de Francoj pensas, ke devas ĉesi la manifestacioj kontraŭ la geedziĝo por ĉiuj. La leĝo estas aprobita, fina punkto ! Tio estas la pli saĝa konduto ankaŭ laŭ mia opinio.






Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire