samedi 29 juin 2013

Lastajn prelegojn

     Sabaton, la 22an de junio, la turneo de niaj geamikoj finiĝis en la departamento Manche (Maniko) okaze de la ĝenerala asembleo de la asocio Normandie Esperanto, en la malgranda urbo Bricquebec. 
      En la granda kaj agrabla salono de la urbodomo, matene Hori Jasuo parolis pri la japanaj skribmanieroj antaŭ ĉirkaŭ kvardek homoj. "Hiragana", "Katakana", "Roomaĵi" kaj "Kanĵi" ... ne plu havas sekretojn por la aŭskultantaro !!! 
     Post la klarigoj Jasuo montris kiamaniere li skribas farante belan kaligrafion antaŭ la publiko.

      Sub la gvidado de Jasuo, kelkaj personoj provis skribi la ŝatatan vorton "amikeco". Gigi atente rigardas la mastron dum monaĥo atendas sian vicon antaŭ reiri al la loka monaĥejo por prepari la tagmanĝon de la asembleo.


     Posttagmeze okazis la ĝenerala normanda asembleo kiu traktis la kutiman tagordon. Kaj ankoraŭfoje sed lastfoje dum tiu ĉi turneo, Jasuo prelegis, Gigi kaj mi tradukis pri la katastrofo de Fukuŝima. Ambaŭ ni iĝis tiel spertaj pri tiu prelego, ke Jasuo fojefoje lasis nin paroli anstataŭ li kiam li ne emis aldoni detalojn kiujn li ne jam tiom da fojoj diris !

     Tiuj kiuj ne havis tro longan vojaĝon por rehejmeniri en sian foran departamenton vespermanĝis en la abatejo. Danke al pastro Marko, monaĥo kaj sperta esperantisto, la kuiristo preparis manĝon por ni preparitaj kun lokaj produktaĵoj. (pastro Marko staras maldekstre)
     Tiamaniere finiĝis la turneo de Hori Jasuo kaj Arai Toŝinobu en Normandio.
     



Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire