Survoje kiam ni revenis de Nederlando, aperis antaŭ ni aloga sonorilturo de preĝejo. Ni tuj haltis en tiu urbeto kies nomo estas Saint-Riquier. Ĝi situas en departamento Somme.
Ni malkovris neatenditan grandan preĝejon pri kiu ni neniam aŭdis paroli. Ĝi estas tre bela flamgotika stila konstruaĵo. La facado prezentas belajn delikatajn skuptaĵojn.
Ĉirkaŭ la konstruaĵo prosperis grandan fortikan urbon. Tiu loko estis alte estimata de la kredandoj kiuj ofte pilgrimis en Saint-Riquier.
De la 13a ĝis la 18a jarcentoj la diversaj stiloj harmonie harmoniĝis en tiu konstruaĵo.
Mi invitas vin daŭrigi la viziton de tiu preĝejo, sen pliaj komentoj. Sekvu min, mi petas.
Aucun commentaire:
Enregistrer un commentaire