dimanche 18 juin 2017

Kampadejo en Dakso





       
      La 9an de junio, ni denove forlasis Caen por iri en Dakson (france Dax) kien mia edzino sekvos sian ĉiujaran trisemajnan kuracadon. Ni alvenis la 10an.






      Ni loĝas en kampadejo, ne la sama kiel pasintjare, sed en alia kies nomo estas "Le Bascat". Jen supre la akceptejo.






      Ni jam spertis tiun kampadejon antaŭ tri jaroj. Tiam ni loĝis en nia loĝaŭto. Ni trovis tiun lokon tre agrabla kaj pura. Ankaŭ la zorgantoj estas tre simpatiaj kaj kompetentaj.






     Ni venis tien la unuan fojon en marto. Ĉi-jare en junio la kampadejo estas pli bela pro la multaj floroj.






       Antaŭ tri jaroj, en marto, ĉiuj arboj estis sen folioj. Hodiaŭ la kampadejo proponas multajn lokojn kun agrabla kaj bonvena ombro.






       Antaŭ du jaroj ni havis loĝaŭton kiu pli malpli similis al tiu ĉi. Sed kiam ni forlasis nian kamparan domon kie ni povis parkadi tian grandan veturilon, ni vendis ĝin.






      Tio devigis nin ŝanĝi nian vivmanieron dum niaj ferioj. Tamen ni tre ŝatas la vivon proksime de la naturo. Pro tio ni pli preferas restadi tri semajnoj en Dakso en kampadejo ol en apartamento en la urbo.






      Jam de longe la bone ekipitaj kampadejoj proponas por luado "moveblajn domojn" (mobile-home") kiuj fakte ne plu moviĝas de kiam ili estas surloke.






     La du lastaj fotoj prezentas la "moveblan domon" kiun ni luas por la tri semajnoj de la kuracado de mia edzino. Ĝi estas komforta kaj bone ekipita, same kiel vera apartamento, sed apartamento en la naturo.



      La avantaĝo, kompare kun apartamento, estas ke oni tuj estas ekstere kiam oni malfermas la pordon. Ankaŭ ni tre ŝatas tagmanĝi kaj vespermanĝi ekstere ĉiutage.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire