lundi 23 avril 2012

Prezidenta baloto, unua vico

     Do okazis hieraŭ en Francio la unua vico de la prezidenta baloto. Partoprenis iom pli ol 80% el la voĉdonantoj registritaj sur la elektaj listoj, pli ol la prognozoj de la opinisondoj. Hieraŭ vespere, je la oka, kiel milionoj da Francoj, ni estis sidantaj antaŭ nia televidekrano, timeme atendante la unuajn rezultojn de la opinisondoj.






     Gajnis François Hollande, kanditato de la Socialista Partio, ankaŭ nia preferata kandidato. Li akiris 28,6% de la voĉoj. Lia slogano skribita sur la afiŝoj estas "La ŝanĝo estas nun". Ni volas tiun ŝanĝon!
     Li ne havas pli ĉar multaj voĉdonantoj elektis aliajn maldekstrajn partiojn, ekstremdekstran partion aŭ ankoraŭ la centran partion.


     Kun 27,1%, la eliranta Prezidento atingas nur la duan vicon. Unuafoje de la komenco de la Kvina Franca Respubliko, kiam la Prezidento estas rekte elektita de ĉiuj Francoj, eliranta Prezidento ne estas la unua post la unua vico de la baloto! Kvankam lia slogano estas "Forta Francio", la Francoj komprenigis lin, ke ili ne plu volas vidi lin kiel Prezidenton. Kiel en la landoj kie pasintjare okazis la "Araba Printempo", multaj oponantoj sloganis "Sarko forigu!"





     Sed la plej malbona novaĵo estas ke la tria homo de tiu baloto estas virino! Marine Le Pen, filino de la tro fame konata Jean-Marie Le Pen, estas la kandidato de la ekstremdekstra partio Nacia Fronto.
     Ŝi akiris 18% el la voĉoj. Neniam ŝia patro akiris tiom da voĉdonoj! Tio estas rekordo kaj tia rezulto prezentas gravan danĝeron por nia lando. Ĉar tiu partio subtenas malmoralajn (laŭ nia opinio) ideojn pri rasismo kaj ksenofobio, pri la malpermeso de la abortigo, pri la malsekureco okazinta de la eksterlandanoj (precipe la araboj kaj nigruloj), sen forgesi la eliron de Francio el la eŭrozono kaj la protektadon de la francaj produktaĵoj per altaj taksoj...
     La progreso de tiaj ideoj konstateblas ne nur en Francio sed bedaŭrinde ankaŭ en aliaj eŭropaj landoj!





     La 6an de majo ni havos nur du voĉdonilojn je nia dispono! Se ĉiuj Francoj kiuj voĉdonis por iun ajn el la maldekstraj partioj bone kolektiĝas, simpla adicio montras ke la Francoj havos novan Prezidenton kaj adiaŭos la eksan.... Sed nenio certas malgraŭ la favoraj sondadoj!

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire