Vendredon, la 22an de januaro
Hieraŭ ni faris la plej belan promenadon kiun ni povas fari vintre. Antaŭ
Sed kiam ni atingis la klimakson Chantelouve (Ŝanteluv) ni ricevis nian rekompencon : la grandioza panoramo sur la valo ampleksis sub niaj okuloj.
Bela
Hieraŭ ni faris la plej belan promenadon kiun ni povas fari vintre. Antaŭ
plani tiun promenadon, merkredon mi estis konsultinta la prognozojn pri la
vetero. Oni anoncis tre belan ĵaŭdon kaj tio estis vera.
Ni enbusiĝis en Lanslevillard kaj elbusiĝis en Bessans. De tie ni marŝis
sur vojeto kiu kuniĝas kun la pado de "Petit Bonheur" tra la arbaro. La
supreniro estis iom lacega pro kelkaj lokoj kie la neĝo estis mola.
Sed kiam ni atingis la klimakson Chantelouve (Ŝanteluv) ni ricevis nian rekompencon : la grandioza panoramo sur la valo ampleksis sub niaj okuloj.
De Chantelouve la pado ĉiam malsupreniras, tio estas multe pli facile ! Ni
entute marŝadis dum tri horojn. Ni estis tre lacaj sed ankaŭ tre feliĉaj !!!
Bela