mardi 20 septembre 2016

Tagoj de la hereda posedaĵo

                                                 La nova mediateko de Caen

     Okazis sabaton kaj dimanĉon, la 17an kaj 18an de septembro, la kutimaj tagoj pri hereda posedaĵo. Ili okazis en Caen same kiel en tre multaj urboj, en Francio kaj ankaŭ en nombraj eŭropaj landoj jam de nombraj jaroj, ĉiam en la sama epoko.

                                      Malantaŭ la arboj, la enirejo ĉe la suda flanko

     Tiuokaze, la tuta loĝantaro havas eblecon viziti lokojn, ŝtatajn, regionajn, urbajn ... publikajn aŭ privatajn. Dum tiu mallonga daŭro, milionoj da Francoj ĉiujare vizitas famajn aŭ nekonatajn kastelojn, palacojn, teatrojn (teknikajn lokojn malantaŭ la sceno) ... gvidataj de tiuj kiuj laboras aŭ vivas en tiuj lokoj.


                                              Grandegaj vitroj ĉe la suda flanko 

     Mia edzino kaj mi elektis viziti la novan mediatekon de nia urbo. La konstruo komencis antaŭ pluraj jaroj post longa pripensado. La malfermo estis unue planita la 28an de oktobro sed, pro iom da malfruo, tiu nova biblioteko-mediateko malfermos la 14an de januaro 2017.


                                   Vizitantoj atendas la duan viziton antaŭ la enirejo

     Kiam ni alvenis, sabaton posttagmeze, la unua grupo de vizitantoj estis jam enirinta. La dua grupo estis tre nombra, tro nombra. Oni konsilis prefere reveni dimanĉon, matene, por esti en la unua grupo. Tion ni faris kun sukceso.


                       Teretaĝo. La akceptejo kie ĉiuj vizitantoj estas registrataj por viziti.

     Se la konstruo el la ekstero ne tre plaĉas al ni, tuj post nia eniro kvankam mankas kvazaŭ ĉion kion kutime troveblas en tiaj lokoj, ni sentis agrablan etoson.    
 
                   Teretaĝo. La rulŝtuparo por atingi ĉiujn dokumentojn ĉe la unua etaĝo 

     Kompreneble, sen mebloj, sen tabuloj, sen io ajn por meti librojn, gazetojn, afîŝojn ... le libera spaco de tiu halo aspektas giganta. Ĝi estas granda, jes ja!
 
Teretaĝo: en la granda halo, tiu meblaro akceptos la gazetaron.

      La gvidanto klarigis la diversajn etapojn de la konstruo kaj la celon de la arkitekto: havigi al la publiko kaj al la dungitoj maksimumon da natura lumo. Pro tio grandegaj vitroj troveblas ĉirkaŭ la tuta biblioteko.

Teretaĝo: restoracio funkcios dum la horoj de malfermo.

    Krom la kuirejo kiu ŝajnas preta por la kuiristoj, nenio pruvas ke tie oni povos manĝi dum la horoj de la malfermo. Restoracio en biblioteko? Mi neniam vidis tion, sed kial ne?

Teretaĝo: aŭditorio estas preta por aŭskulti prelegojn

     En la aŭditorio prelegoj estos aŭdeblaj. Ankaŭ fotojn kaj filmojn oni povos prezenti laŭ semajnaj aŭ monataj programoj.


                                                              Unua etaĝo

     La tre luma unua etaĝo akceptos ĉiujn dokumentojn por la publiko. Librojn, bildstriojn, KD-ojn, DVD-ojn, revuojn ... estos je la dispono de ĉiuj, ĉu por legi surloke, ĉu por pruntepreni. Same kiel en ĉiuj bibliotekoj.

      Danke al tiuj grandegaj altaj vitroj la vasta ĉambro bone ricevas la lumon el la ekstero. Verŝajne, nur okaze de tre nigra ĉielo, tre malofte plia elektra lumo necesos
 

        La ne tro altaj mebloj atendas la librojn. Ĉiuj estas sur ruliloj. Tio permesos modifii la aranĝon kiam iu aparta temo estos traktita, kiam eta ekpozicio postulos apartan dispozicion.






                                       Vico da mebloj sur ruliloj trankvile atendas


                                                                  Dua etaĝo

     En la dua etaĝo laboros la tuta dungitaro de la mediateko. La ĉambroj estas grandaj, uzeblaj de pluraj personoj. Ne estis antaŭvidita apartajn malgrandajn ĉambrojn por unu aŭ du personoj.

     Tra la fenestroj de la norda flanko, videblas la malnova urbo. Per tiu vitro, ne malfermebla, la vidaĵo montras la Abatejon de Virinoj, konstruita dum la regno de Vilhemo la Konkeranto post kiam li iĝis reĝo de Anglio en 1066.

       Krom ĉiuj oficejoj la dua etaĝo akceptos ĉion kiu rilatas al la infanoj.
La spaco estas granda sed la klinaj traboj iom ĉagrenas nin. Infanoj ofte estas senatentaj, moviĝemaj ... Krom se mebloj staros antaŭ ili, ni timas por la infanaj kapoj!

     
     Jen la fino de nia interesa vizito. Mia edzino bedaŭras tiun vidaĵon! Ŝi malŝatas la plafonon kiu permesas vidi la multajn tubojn kaj lumojn. Tio ne ĝenas min ĉar mi pli ofte rigardas antaŭ mi ol super mia kapo! Kaj supozeble, kiam la mediatiko pretos por malfermi ... la plafonon ne estos nia intereso!