mardi 10 janvier 2012

       La 6an de januaro, je la iom frua mateno (6:50), ni enbusiĝis ĝis la stacidomo de Caen. Post duhora trajnveturado, en Parizo ni unue atingis la stacidomon "Saint-Lazare" kaj due, per rapida aŭtomata metroolinio 14, la stacidomon de "Lyon". Rapida TGV lasis nin en Modane, dek minutojn antaŭ la 3a posttagmeze.





       Per buso, ni alvenis en Lanslevillard preskaŭ je la 4a. Post tia senproblema vojaĝo, ni kun granda plezuro retrovis nian apartamenton, etan sed komfortan.
       En trietaĝa domego la balkono de nia apartamento videblas je la dua etaĝo (la tria por Japanoj)




     Samepoke neĝo mankis en montaro pasintjare. Pli malfrue ol kutime okazis ĉi jare la unua vera neĝfalado en Haute-Maurienne (Alta-Morjeno= nomo de la valo kie stars la vilaĝo Lanslevillard). Sed ĝi estis sufiĉe grava, ĝustatempe por la malfermo de la vintra skiadosezono.  Tial belaspektas la vilaĝo kun siaj blankaj tegmentoj!

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire