mardi 31 janvier 2012

     Pasintan vendredon neĝis preskaŭ la tutan tagon kaj ankoraŭ dum la sekvanta nokto. Ne dense sed sufiĉe por kovri ĉiujn lokojn elneĝigitajn.

                                                                                       Pado de la Eta Feliĉo

     Sabaton kiam mi ellitiĝis, el mia fenestro mi vidis ĉiujn tegmentojn kaj la straton tute blankaj. Pro malaltaj grizaj nuboj, ne videblis la montaro. Dum la mateno denove neĝis sed ne tre multe.

                                                                                         Pado de Saracenoj

     Posttagmeze ni promenadis sur padoj kiuj proksimas la vilaĝon. De nia loĝejo bezonas malpli ol 10 minutoj por atingi la unuan padon kies ĉarma nomo estas "pado de la Eta Feliĉo". Ĝi ekkomencas en la vilaĝo mem.
                 
      Suprenirante flanke de la monto per tiu agrabla vojeto, ni alvenis al alia pado, la revenvojo "pado de Saracenoj". Tiu ĉi vojo serpentumas tra la arbaro kiu superstaras Lanslevillard.






     Post la freŝdata neĝfalado, la nigraj piceoj aparte plibeliĝis kun ilaj branĉoj pese ornamitaj de blanka tavolo!
                                                                                        Pado de Saracenoj

vendredi 27 janvier 2012

Veturiltelfero


      Niaj junaj familianoj ŝatas skii. Precipe niaj du filoj kaj la du nepoj. Nia bofilino kaj la nepino estas malpli entuziasmaj, ĉefe kiam la vetero ne tre belas aŭ kiam tro severe frostas!
     Sed tio kio plaĉas al ĉiuj estas ke veturiltelfero staras nur ĉirkaŭ 300 metrojn for de la apartamento.


      Ĝi estas moderna, rapida kaj ĉiu kajuto povas veturi 10 personojn.


      Ĉar estas tre malkomforte paŝi kun skiŝuoj, ili feliĉas, ke la irado ne tro longas. Des pli feliĉaj ili estas , ke ili malsupreniras la deklivon!
     Post la skiado ili ĉiuj pli malpli grumblas kiam temas pri la reveno. Tiam la skiŝuoj ege pesas, la skioj ĝenas la iradon, la gamboj estas tre lacaj kaj tiu deklivo bedaŭrinde aspektas multe pli longa kaj kruta ol antaŭe!
      Nenio estas perfekta!!!

mardi 24 janvier 2012

Nia apartamento

      Nian apartamenton en "Haute Maurienne" ni aĉetis en 2007, post la morto de mia patro kaj la vendo de la tro granda familia domo. Ankaŭ mia fratino uzis sian heredan parton por aĉeti apartamenton sed ŝi elektis la normandan marbordon, pli proksime ol ni de sia ĉefa loĝejo.


    

    Tiu eta apartamento surfacamplexe kalkulas nur 25,70 kvadratajn metrojn. Tamen ĝi tre komfortas kaj se ĝi pli taŭgas por du personoj, ĝi entute proponas kvin dormlokojn: tri apartajn supermetitajn litojn kaj malfadeblan kanapon.



      Kompreneble restas malmulte da liberaj lokoj kiam nia filo loĝas tie kun edzino kaj tri infanoj. Precipe vintre malfacilas la komuna vivo ĉar ne eblas uzi la du eksterajn balkonojn por deponi kelkajn aĵojn. Ne gravas ĉar ili ĝis nun neniam restadis pli ol 8 tagojn kaj malgraŭ la malgrandeco de la loĝejo, ĉiuj ege ŝatas kaj la vivon kaj la montaran etoson!


     La apartamento konsistas el ĉefaĉambro, dormĉambro, banĉambro, necesejo kaj koridoro, sen forgesi la du balkonjn ne inkluditaj en la 25,70 kvadratajn metrojn! En la ĉefa ĉambro kies nomo povus esti "vivejo" troviĝas tri diversaj anguloj: kuireja angulo, manĝeja angulo, ripozeja angulo.


 
  Por du personoj tiu ĉi eta ripozloko tiel perfekte taŭgas ke ni tie longe restadas vintre kaj somere.

vendredi 20 janvier 2012

La Granda Odiseado






 
  La Granda Odiseado estas internacia kurkonkurso por sledhundoj. Ekde la jaro 2005, 20 ĝis 25 "mushers" inter la plej mondfamaj kuniĝas en Alpoj en januaro ("musher" estas tiu, kiu gvidas la 8 aŭ 10 hundojn). 400 kilometrojn longa, la kurkonkurso konsistas el 8 etapoj. La 5 lastaj ĉiujare okazas en nia valo "Haute Maurienne" (Alta Morjeno).

    En la najbara vilaĝo Bessans (Besan'), antaŭ tri tagoj, la spektaklo estis impresa. Ĉiuj jungitaroj startis samtempe sur la sama linio por longa kurado, eble 80 kmjn.
    Pro tro granda homamaso proksime de la startlinio, ni staris iom pli malproksime. Tie mi pli facile povis foti la kurkonkursantojn jam disigitaj unuj de la aliaj.
    Unuafoje ni spektis tian neordinaran okazaĵon. Ni estis despli feliĉaj ke la suno en tute pura ĉielo kuraĝigis kaj la hundojn, kaj la spektantojn!


 
  Anekdoton mi povas rakonti. Pro tro da homoj dezirantaj vidi tiun allogan manifestacion, la senpaga buso estis plenplena. Pro manko da loko, multaj personoj restis surloke atendante la sekvantan buson.
Ni, aventuremaj homoj, ni petveturis! Unue sensukcese sed, post dudekminuta atendado aŭto haltis. Tri junaj kaj simpatiaj loĝantoj de alia najbara vilaĝo afable veturigis nin ĝis Bessans.
    Por reveni al Lanslevillard, ni denove petveturis kaj neatendite, la samaj ege simpatiaj gejunuloj enveturigis nin!

vendredi 13 janvier 2012

La Dent Parrachée

      
      El nia apartamento ni ĝuas belegan vidindaĵon pri la vilaĝo kaj la montaro kiu ĉirkaŭas ĝin.
      La monto kiu superas ĉion nomiĝas "Dent Parrachée" (Dento Paraŝe).  3697 metroj alta, tiu "dento"ĉiam logas la rigardojn! Kiam oni promenadas en tiu valo, el iu ajn loko kie oni estas, la rigardo nevole serĉas la "Dent Parrachée".
      Ĉiumatene, tuj post mia ellitiĝo, disŝovi la kurtenon estas mia unua gesto por kontroli ĉu ĝi videblas aŭ ne. En tiu sezono Suno aperas iom malfrue. Pro tio mi ĝuas belan spektaklon kiam la pinto de la monto iom post iom estas lumigata de la unuaj sunradio.


   
         Malofte Suno kaj Luno rendevuas kiel vidate sur la foto.
         Sed foje tute ne videblas la Dento pro amasiĝo de malaltaj nuboj kiuj nokte invadis la valon kaj la pintojn. Tiam ni atendas kun espero la revenon de "nia" kara monto!

mardi 10 janvier 2012

       La 6an de januaro, je la iom frua mateno (6:50), ni enbusiĝis ĝis la stacidomo de Caen. Post duhora trajnveturado, en Parizo ni unue atingis la stacidomon "Saint-Lazare" kaj due, per rapida aŭtomata metroolinio 14, la stacidomon de "Lyon". Rapida TGV lasis nin en Modane, dek minutojn antaŭ la 3a posttagmeze.





       Per buso, ni alvenis en Lanslevillard preskaŭ je la 4a. Post tia senproblema vojaĝo, ni kun granda plezuro retrovis nian apartamenton, etan sed komfortan.
       En trietaĝa domego la balkono de nia apartamento videblas je la dua etaĝo (la tria por Japanoj)




     Samepoke neĝo mankis en montaro pasintjare. Pli malfrue ol kutime okazis ĉi jare la unua vera neĝfalado en Haute-Maurienne (Alta-Morjeno= nomo de la valo kie stars la vilaĝo Lanslevillard). Sed ĝi estis sufiĉe grava, ĝustatempe por la malfermo de la vintra skiadosezono.  Tial belaspektas la vilaĝo kun siaj blankaj tegmentoj!

jeudi 5 janvier 2012

Revarmiĝo?

     Ofte oni aŭdas paroli pri la revarmiĝo de la Tero. Iuj personoj rifuzas konsenti fronte al evidenteco. Tamen por la pasinta jaro 2011, meteorologistoj rimarkigis ke la averaĝa jara temperaturo en Francio estis la plej alta de antaŭ unu jarcento (+ 1,5°).





     Decembre 2010 neĝis du fojojn en Normandio kaj ofte frostis, eĉ jam en novembro. Sed fine de 2011 ĝis hodiaŭ ne neĝis, ne frostis eĉ unu nokton! 
     Neniam ni vidis tiuepoke geraniojn ankoraŭ florantaj kiel niajn!
     Tamen, antaŭ foriri morgaŭ al montaro Alpoj, por niaj vintraj ferioj, mi ĉi matene fortranĉis ĉiujn florojn kaj mi metis la potojn en la garaĝon. Ĝardenistoj konsilas tion fari ĉar ĉiuj plantoj devas ripozi vintre se ni deziras havi florojn printempe.

mercredi 4 janvier 2012

     Mi deziras dediĉi mian unuan tekston al iu japana amikino kiu montris la vojon antaŭ kelkaj jaroj. Kiam mi ricevis de ŝi la informon pri ebleco legi ŝian blogon, tuj naskiĝis deziro en mia kapo sekvi la saman vojon. Bedaŭrinde miaj kaplecoj pri cîuj komputilaj aferoj estis malgrandaj tiuepoke... kaj restas malgrandaj hodiaŭ.
     Tamen mia blogo ekzistas hodiaŭ!
     Ĉar mi scias, ke mia japana amikino estas modesta persono, mi ne skribos ŝian nomon sed ŝi devas scii, ke mi estas ege dankema al ŝi por ŝia nevola helpo.