mardi 22 janvier 2013

Kiom da neĝo !






      En nia valo la vilaĝoj faras sian eblon por faciligi la restadon de la feriantoj. Por malpermesi la uzadon de la personaj aŭtoj sur danĝeraj vojoj, helpe de la departementa registaro, oni proponas senpagajn aŭtobusojn por iri de iu vilaĝo al aliaj.




     Ni preskaŭ ĉiutage uzas tiun tre oportunan servicon por marŝadi en la ĉirkaŭaĵoj de najbara vilaĝo kies nomo estas Bessans. Ĝi situas pli alte ol Lanslevillard, 1755 metrojn (Lanslevillard 1500m). Pro tio la tavolo de neĝo ĉiam estas pli alta.




     Ni tre ŝatas komence de nia marŝado transiri la vilaĝon. Hieraŭ ni pasis apud la preĝejo kies sonorilturo prezentas la tipan stilon de la valo Morjeno. La tombejo sub dika neĝa tavolo apudas la preĝejon.




     La tomboj ne estas videblaj kiel vidate sur tiu ĉi supra foto. La etoso ne similas la kutiman tombejon. 




        Kiu kuŝas tie ? Kaj se iu loĝanto mortas, kiamaniere oni povas entombiĝi sian korpon ? Eble la loĝantoj tie estas saĝaj kaj prokrastas ĝis pli favora momento la horo de siaj adiaŭoj ?

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire