vendredi 22 mai 2015

Baldaŭ la transloĝigo

       Nun nia domo estas vendita kaj la apartamento aĉetita. Tamen ni ne ankoraŭ transloĝigis. Ni rajtas plu restadi en nia eks-domo ĝis la 26a de majo, tago de la vera transloĝigo. "Restadi" fakte ne estas la ĝusta vorto ĉar ni pasigas pli da tempo en la nova loĝejo ol en la eksa !

     Por ŝpari monon ni mem preparis kaj transportis kartonojn kaj plenajn valizojn. Jam vestaĵoj kaj tukoj estas en la ŝrankoj sed pli nombraj estas tiuj kiuj restas en la valizoj atendante la alvenon de la meblojn.

     Sed la ĉefa kialo de la malfrua transloĝigo estas ke la kuirejo estas sen neniu meblo kaj neniu kuiraparato. La tutan aparataron oni liveris antaŭ kelkaj tagoj atendante la metiistoj kiuj baldaŭ instalos ilin.

     Senpaciente atendante tiun momenton la diversaj pecoj de la estonta kuirejo okupas multe da spaco en la salono. Jam la unuaj laboroj pri elektro kaj akvo estas finitaj. Ni atendas la sekvon, ĉiutage daŭrigante niajn vojaĝojn kun la novaj pretaj kartonoj en la aŭto.

    Kiam mi fotis tiun dormĉambron, malmulte da objektoj kuŝis en ĝi. Nun ili estas multe pli nombraj sed mi ne faris novan foton. Mi nepre devos tion fari.
 
 
 
 

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire