jeudi 17 septembre 2015

La baraĝo de Mont-Cenis

     Ni tre ŝatas supreniri la vojon al montopasejo Mont-Cenis (Monto-Ceniso) kiu staras je 2083 metroj super la marnivelo. Kiam oni alvenas tien ekaperas la mirinda artefarita lago kiu havas la saman nomon.

     Tiu lago iĝis tiel granda post la konstruo de baraĝo, inter la jaroj 1962 kaj 1969. Ĝi apartenas al ĝenerala plano "hidroelektra aranĝo de Morjeno" (nomo de la valo) kiam Francio refunkciigis siajn industriojn post la dua mondmilito.

     Konstrui baraĝon en tiel alta loko, kie oni povas labori nur dum kvar monatoj jare estas granda faro.

     Ĝi estas 1400 metroj longa, 12 metroj larĝa (multe pli larĝa ol la aliaj samtipaj baraĝoj). Tio permesas veturi de unu rando de la lago al la alia.

     Kiam la regiono Savoie (Savojo) ankoraŭ apartenis al Italio, antaŭ la konstruo, la Italoj jam estis farintaj akvujon kiu entenis 31 milionojn da kubaj metroj. Post la konstruo, la baraĝo retenis 321 milionojn da kubaj metroj.

                                              La itala flanko sub la baraĝo
    Ne nur la ĉirkaŭaj torentoj nutras la lagon. Tra la montaro la inĝenieroj imagis vastan reton da submontaj tubegoj kiuj perforte sendas la akvojn en la lagon.

                         Kiam la akvo atingas tro altan nivelon, ĝi defluas en tiun aperton

     Ĉe la franca flanko, la falinta akvo de la lago funkciigas gravan hidroelektran fabrikon. Ĉe la itala flanko alia hidroelektra fabriko, malpli grava, ankaŭ funkcias per la akvo de la baraĝo.

     La koloroj de la lago ĉiam estas belaj kaj ŝanĝemaj laŭ la horoj, laŭ la ĉielaj koloroj, laŭ la sezonoj.
   Ĉiuj promenadoj kiuj longtempe permesas admiri la lagon de Mont-Cenis estas miaj plej ŝatataj.
 
 
 
 
 
 

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire