vendredi 3 juin 2016

Marbordo Alabastra (2)

   
      Inter la malgranda urbeto Yport kaj Etretat, ni malkovris etan strandon. Nur unu vojo permesas ĝin atingi, nur piede por la lastaj tricent metroj. Ni lasis la aŭton sur malgranda parkejo kaj tiam ni alvenis sur la "plaĝo" sur kiu nur unu virino sunumis sufiĉe proksime de la klifo.



      Por ne ĝeni la sunamantinon, ni alproksimiĝis de la alia flanko de la klifo, ne tiom alta, do tute ne danĝera. (Antaŭe mi kontrolis ke iu supra parto ne povu fali). Tiamaniere ni bone observis la karakterizaĵojn de la klifo. De malproksime videblis alterne blankaj kaj nigraj tavoloj.


     
     La blanka ŝtono estas kalko dum la nigra konsistas el siliko, bone videbla sur tiu ĉi foto. Mi spertis elpreni unu post la alian kalkan pecon kaj silikan pecon. La kalkan mi sufiĉe facile sukcesis rompi sed la silikan forte rezistis. Nur peceton mi sukcesis elpreni el la nigra silika linio.


       
     Poste ni haltis en la fame konata urbo Etretat. Nebuleto faris mildan la pejzaĝon. Jen la norda flanko de la klifo. Tiun ĉi oni ĝenerale ne konas ĉar ĉiuj turistoj sin turnas al la suda flanko ! Tion ni tuj faros :


  
      Pli densa estis la nebulo tiuflanke. Tamen ĉiu en la mondo kiu iun tagon tralegis libron pri la francaj rimarkindaĵoj tuj kapablas rekoni tiujn memorindajn arkon kaj "kudrilon", ĉu vere ?


    
      Antaŭenirante pli proksime de tiu suda klifo, malaperas la "kudrilo". Kutime, kiam oni vizitadas tiun lokon, nepre oni surgrimpas sur la klifon por de supre malkovri la arkon kaj la "kudrilon". Ĉi-foje pro ne taŭgaj veterkondiĉoj, ni rezignis kaj revenis pli frue ol antaŭvidite. Ni pravis kaj dume pli densiĝis la nebulo !

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire