vendredi 15 mars 2019

Aliaj laboroj (3)



      Post nia reveno el la montaro, mi ne nur vizitis la lokojn kie la nova tramo baldaŭ veturos. Mi ankaŭ promenadis tra la centro de la urbo.

      Mi ekkomencis mian promenadon tra la stratoj kiuj permesas atingi la ĉefan bulvardon kie staras multaj el la gravaj komercoj. Antaŭ nia foriro nenio rigardinda estis aperinta.

     Nun la aspekto de tiuj stratoj tute ŝanĝiĝis. Grandaj pavimoj bele metitaj apudas aliajn pli malgrandajn.

        Zorgeme tiu laboristo estas ĉirkaŭanta rondan aperton. Li mezuras la lokon kien tranĉita pavimo estos ĝuste metita. Delikata laboro!

     Jen nun la bulvardo mareŝalo Leclerc, la ĉefa komerca strato. Ĝi multe ŝanĝiĝis. Antaŭ la laboroj busoj veturis tie. Nun nek busoj, nek aŭtoj povos uzi tiun straton. Lokoj por kreskigi florojn, eble arbustojn, estas rezervitaj meze de la vojo.

      Antaŭe la piedirantoj paŝis sur trotuaroj ambaŭflanke de la vojo por busoj. Nun la tuta larĝeco de la strato estas por la piedirantoj. La stratlumigiloj kiuj staris ambaŭflanke staras nun meze de la vojo.


       Larĝa placo je la komenco de la bulvardo estas finita. Ĝi nun atendas la ĝardenistojn kiuj beliĝos la tuton.

      Jam kelkaj benkoj estas je la dispono de la piedirantoj. Mi iom dubas pri la utileco de tiuj ĉi fotitaj ĉar ili frontas la straton uzita de ĉiuj veturiloj!

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire