mardi 24 janvier 2012

Nia apartamento

      Nian apartamenton en "Haute Maurienne" ni aĉetis en 2007, post la morto de mia patro kaj la vendo de la tro granda familia domo. Ankaŭ mia fratino uzis sian heredan parton por aĉeti apartamenton sed ŝi elektis la normandan marbordon, pli proksime ol ni de sia ĉefa loĝejo.


    

    Tiu eta apartamento surfacamplexe kalkulas nur 25,70 kvadratajn metrojn. Tamen ĝi tre komfortas kaj se ĝi pli taŭgas por du personoj, ĝi entute proponas kvin dormlokojn: tri apartajn supermetitajn litojn kaj malfadeblan kanapon.



      Kompreneble restas malmulte da liberaj lokoj kiam nia filo loĝas tie kun edzino kaj tri infanoj. Precipe vintre malfacilas la komuna vivo ĉar ne eblas uzi la du eksterajn balkonojn por deponi kelkajn aĵojn. Ne gravas ĉar ili ĝis nun neniam restadis pli ol 8 tagojn kaj malgraŭ la malgrandeco de la loĝejo, ĉiuj ege ŝatas kaj la vivon kaj la montaran etoson!


     La apartamento konsistas el ĉefaĉambro, dormĉambro, banĉambro, necesejo kaj koridoro, sen forgesi la du balkonjn ne inkluditaj en la 25,70 kvadratajn metrojn! En la ĉefa ĉambro kies nomo povus esti "vivejo" troviĝas tri diversaj anguloj: kuireja angulo, manĝeja angulo, ripozeja angulo.


 
  Por du personoj tiu ĉi eta ripozloko tiel perfekte taŭgas ke ni tie longe restadas vintre kaj somere.

2 commentaires:

  1. Saluton Gérard ! Mi vidas ke vi jam multe skibis sur via blogo. Vi perfekte sukcesas fari tion.
    Gis kaj havu bonan ferion en la montaro

    RépondreSupprimer
  2. Saluton! Mi ĝuas la belegajn fotojn en ĉi tiu blogo.
    Akira

    RépondreSupprimer