jeudi 31 mai 2012

"La geamikoj de Agnam"

        
      Pasintan semajnofinon, ni veturis 300 kilometrojn for de Colleville por partopreni en la ĉiujara ĝenerala asembleo de iu asocio kies nomo estas "La geamikoj de Agnam".
      Agnam estas vilaĝaro kiu staras en la sahela regiono de Senegalo, 600 km for de la ĉefurbo Dakaro.
Ĝi kalkulas 15 vilaĝoj  en kiuj loĝas ĉirkaŭ 20 000 loĝantoj. Tiu vilaĝaro estas ĝemelata kun nia kluba urbo Herouville kiu helpas por la disvolvigado de la popolanoj. 
      Inter la celoj jam atingitaj: la fosado de putoj kaj disdono de trinkebla akvo al ĉiuj vilaĝoj, la konstruado de novaj klasĉambroj en la lernejoj...





     Paralele de la oficialaj helpoj, simplaj civitanoj intencis helpi pri edukado de la infanoj. Tiucele ili kreis asocion kiu havas siajn proprajn projektojn, elektitajn post interkonsento kun la afrikaj vilaĝanoj.
      Senegalaj laboristoj kiuj de longe laboras en Francio por sendi monon al la restintaj familianoj kreis kune kun Francoj tiun asocion en 1993. Gigi kaj mi  aniĝis iom pli poste, eble en 1996.
       Ni jam havis korespondadon kun unu el la vilaĝaj lernejoj, de la jaro 1989 kaj, post kelkaj vojaĝoj en Agnam, ni estis tre agemaj kaj ne deziris forlasi tion kion ni pene instalis koncerne la instruadon en la baza lernejo.


        Nature ni trovis nian lokon apud "La geamikoj de Agnam".  Bela ideo tre rapide ekestis: patroni infanojn por ilin helpi daŭrigi siajn studojn en mezlernejo kaj poste en altlernejo. Iom post iom kreskis la nombro de "baptopatroj" kiuj regule monhelpis pli kaj pli da infanoj kaj adoleskantoj.
        Nun la unuaj "baptofiloj" finis siajn studojn en la universitato kaj la asocio povas fieri pri ili kiuj nun havas bonan profesion. 


     Unu fojon jare, ĉu en Normandio, ĉu en la regiono de Orleans (ĉe la rivero Luaro) ĉiuj anoj de la asocio kuniĝas por aŭskulti diversajn raportojn. La plej ŝatata momento estas kiam oni prezentas filmon aŭ fotojn faritaj de tiuj kiuj vizitis la vilaĝojn okaze de speciala misio. 
     Ekzemple, ĉi jare post komputiloj, kvin membroj de nia asocio akompanis litojn forjetitaj de franca hospitalo por la tute nove konstruita domo pri la sano de unu el la vilaĝoj.



     Kiel kutime, ( ne nur en Francio), ni kune manĝis post la kunveno, ĉiu alportinte ion. Ĉi jare ni havis belan lokon por kunveni: kastelon kiu estas senpage disponebla por la asocioj.  Venontan jaron, ni Normandanoj estos gastigantoj.

 
 

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire