jeudi 26 juin 2014

En Granville

       Antaŭ tri tagoj ni vizitis mian fratinon en Granville. Tiu haveno situas en la departamento Manche, ne tre malproksime de la fame konata Mont Saint-Michel.
                                                                 La vetero estis rimarkinda bela.
 
     Kun miaj fratino kaj bofrato, Gigi kaj mi promenadis sur la mallarĝa pado kiu permesas  ĉirkaŭiri la rokon kie staras la malnova urbo, super la maro.
 
     La maro estis tre kvieta kaj la koloroj tre mildaj. La akvo retiriĝis malkovrante iom post iom la proksimajn rokojn.
 
     Fine de la promenado la pado permesis atingi la havenon. Ĉio estis kvieta.

      Tiam la tajdo estis kvazaŭ malalta. La malgrandaj ŝipoj kusis sur la ŝlimo atendante la reveno de la maro por eliri el la baseno protektita per digo.

    En la alia baseno kiu ĉiam estas fermita la ŝipoj de la fiŝkaptistoj atendis la altan tajdon. La aktiveco de la haveno estis malgranda.
 
     Dume aliaj ŝipoj estis sur aparta kajo por reparadoj diversaj ekster la akvo.

    

 
 

 
 
 

mardi 24 juin 2014

Ĉu brodaĵo de Bayeux ?

     Vizitante la kastelon de Pirou, en mezgranda ĉambro kie estis juĝitaj la malkonsentojn inter la kamparanoj, ni surprize malkovris longan tapiŝon sur tri muroj de la loko. 
     Unuavide mi pensis vidi kopion de la fame konata tapiŝo de Bayeux pri la konkero de Anglio de Vilhemo la Konkeranto, tiama duko de Normandio kiu poste iĝis reĝo de la konkerita lando. (En 1066 okazis la batalo de Hastings).

     Rigardante pli atente la tapiŝon, mi unue rimarkis, ke ĝi ne estas tapiŝo sed brodaĵo, same kiel tiu de Bayeux. Due mi konstatis diferencojn inter la "kopio" kaj la originalo. La gvidanto klarigis la aferon. Temas ĉi tie pri alia konkero: konkero de suda Italio kaj Sicilio de Normandanoj senditaj for de lia regiono por ne ĝeni la dukon de Normandio kaj novan reĝon de Anglio.
     Tiu brodaĵo farita el lano sur tolo el lino imitas tiun de Bayeux. Ĝi estis farita de loka brodaĵistino, Thérèse Ozenne, en la 1970 jaroj. Antaŭ ĵetegi sin en la entrepreno mendita de la pastro Lelégard, ŝi dum ses anoj ekzerciĝis por fari scenojn de la vera brodaĵo de Bayeux.

     Tiamaniere la brodistino akiris ne nur la teknikon de la "kudrero de Bayeux" sed ankaŭ perfektan sciadon de la sinteno kaj gestoj de la personoj, de la teniĝo
de la bestoj, la figurado de la ŝipoj, arboj ...


     Kiam ŝi opiniis, ke ŝi estis preta, s-ino Ozenne ekbrodis la rakonton, skrupule sekvante la desegnojn de la pastro Lelégard. Ŝi laboris plurajn horojn tage dum dek jaroj. Nia tuta grupo estis tre impresita !



dimanche 22 juin 2014

La kastelo de Pirou

     Pasintan merkredon, mia edzino kun mi iris en la najbaran departamenton kies nomo estas Manche. Ni rendevuis sur la parkejo de kastelo de Pirou kun ekskolegoj instruistoj. Ĉiuj estas emerituloj nun kaj ni malofte havas la okazon renkontiĝi. 

     Iu el ni, kiu nun loĝas en sudokcidenta Francio, proponis kune viziti la kastelon okaze de sia pormomenta reveno en Normandio kaj poste manĝi en loka restoracio. Ni estis 16 geamikoj por sekvi la gvidatan vizitadon.
    La kastelo de Pirou estas ĉefverko de la mezepoka milita arkitekturo. Ĝi estas unu el la pli malnovaj normandaj fuortoj kaj unu el la li pli bone konservitaj dank'al rimarkinda restaŭrigo. Ĝi estis konstruita dum la XIIa jarcento sur artefarita monteto, ĉirkaŭita de tri ĉirkaŭfosaĵoj kaj kvin fortifikitaj pordoj.

     Grandparte malkonstruita antaŭ la franca Revolucio, la kastelo estis forte rearanĝita dum la XVIIa jarcento. Dum la XVIIIa jarcento ĝi iĝis kvazaŭ fermbieno kie ne plu loĝis la sinjoro. Iom post iom la konstruaĵo difektiĝis ĝis sia enskribo en 1968 en la registro de la historiaj monumentoj.

     En 1966 la ruiniĝinta kastelo estis aĉetita de la pastro Marcel Lelégard kontraŭ simbola pago. Ekde la enskribo sur la oficiala registro de la historiaj monumentoj, li estris la restaŭrigon inter 1968 kaj 1994.
 
        La laboroj estis tre bone plenumitaj kaj ekde 1994 la vizitado de la publiko estis permesita. Kvankam la tuta konstruaĵo ne estas vizitebla kun plezuro oni povas supreniri ĝis la rundirejo. Impresas la vizitantojn la vidaĵo sur la tegmentoj el skisto.
 
     Kiam li aĉetis la kastelon, la kapelo estis uzita kiel stalo. Truoj en la tegmento lasis eniri la pluvon kaj ĉiuj muroj estis difektitaj. Ĝi nun estas aloga loko kun siaj statuoj el ligno.
         La volbo en lulila formo estas kovrita per daŭboj de barelo.
 
 


dimanche 15 juin 2014

La 6an de junio 2014 (2)

     Post bela parolado de la prezidento F. Hollande sur la plaĝo de Ouistreham komencis spektaklo. Sur la sablo sternis mapo de Eŭropo. La spektaklo celis resumi la Elŝipiĝon, kaj la batalon de Normandio ĝis la fina malvenko de Germanio.

     Sur tri grandegaj ekranoj, bildoj ilustris la sinsekvajn etapojn de la rekonkerado dum dansistoj evoluis sur la eŭropa mapo.

     Sur la militaj kampoj la soldatoj tre malfacile progresis. Dum la unuaj vicoj falis, la sekvaj daŭrigis la antaŭeniron.

    Brita taĉmento kiu elŝipiĝis sur la plaĝo Sword (Colleville kaj Ouistreham) estis subtenita de muzikisto. Dum la homoj estis mortigitaj li senĉese aŭdigis sian kornemuzon. Mirakle la malamikoj neniam pafis lin kaj li restis en la memoro de multaj loĝantoj. Li nomiĝis Bill Millin.



      En majo 1945, kiam oni anoncis la venkon de la Aliancanoj, la loĝantaro ne povis bremsi sian feliĉon. Malgraŭ la nombraj mortoj, malgraŭ la detruitaj urboj, malgraŭ ĉio malbona kiu okazis pro la usona-brita-kanada-pola armeo, ĉiuj civitanoj invadis la stratojn kaj placojn.

     Sed samtempe la tuta mondo malkovris la teruran realaĵon de la koncentrejoj kaj ekstermicentrejoj

    Abomenaj bildoj aperis sur la grandegaj ekranoj antaŭ la spektantoj lasante ilin paralizitaj kaj senvoĉe. 

      Kaj ni revenis en 2014. Vizaĝoj de la tieaj spektantoj aperis sur la ekranoj. Ili momente restis silentaj.

      Granda emocio estis sentebla miaopinie. La aplaŭdoj ne estis tiel entuziasmaj kiel en la komenco de la ceremonio, kvazaŭ kiel ĉiuj pensis, ke ni neniam devas forgesi. Ke ni ĉiam devas resti atentemaj por ne revivi tiajn hororojn.

     La ceremonio sur la plaĝo de Ouistreham daŭris pli longe ol mi supozis kaj malfrue komencis. Pro tio mi ne registris la finon. Per tiu bildo de veterana vizaĝo sur granda ekrano ni lasas la eksterordinaran okazaĵon de tiu 6an de junio 2014.


mercredi 11 juin 2014

La 6an de junio 2014 (1)

      La 5an de junio, ni fuĝis !!! Veturi en nia regiono estis tre malfacila. Policistoj kaj ĝendarmoj staris ie kaj ĉi tie, vojoj estis malpermesitaj kaj multaj diversaj militaj veturiloj invadis la tutan regionon. Aviadiloj kaj helikopteroj bruis super niaj kapoj dum el la tuta lando kaj el aliaj eŭropaj landoj amasiĝis miloj kaj miloj da turistoj. Ĉiuj hoteloj estis kompletaj jam de tre longe, simplaj loĝantoj estis invititaj lui dormĉambrojn ... Tia etoso ne plaĉis al ni do ni foriris kaj mi registris la grandan solenaĵon kiu okazis en Ouistreham la 6an.

                                La seĝoj de la unua vico atendas la statestrojn kaj ĉefestrojn
 Revenante hejmen, ni televide rigardis la komencon de la ceremonio. Eble vi mem jam vidis tion ĉar oni diris, ke miliardo da spektantoj en la tuta mondo rigardis la solenaĵon. Tamen se iuj el vi ne vidis ĝin, mi fotis la televidekranon. Pro tio la fotoj ne estas tre belaj, pardonu al mi.

     Malantaŭ la malplenaj seĝoj ankaŭ atendis veteranoj, siaj familianoj kaj la invititaj personoj de la franca prezidento kaj registaro. Tiuj estis komforte sidantaj sub granda tegmento kiu protektis ĉiujn kontraŭ la granda bela suno.

       Dume, fronte al la publiko, sed sub la suno, unu veterano reprezentanto de ĉiu lando kiu partoprenis en la Elŝipiĝo, atendis la ŝtatestrojn kaj ĉefministrojn. 
 
                                             Ĉiuj veteranoj estas pli ol 90 jaraĝaj.

        Sur la plaĝo de Ouistreham malantaŭ la sidantaj veteranoj, milita fanfaro kaj francaj soldatoj el maraj kaj teraj armeoj atendis la malfruiĝintajn ĉefulojn. Ĵurnalistoj diris, ke marĝene de la bankedo, iuj iom parolis unu kun la aliaj... Ĉu Obama kun Putin, ĉu Merkel kun Putin, ĉu Putin kaj la nova prezidento de Ukraino ? Nur supozoj ...

       Finfine alvenis François Hollande kaj la ĉefministro Manuel Vals. Akompanis ilin du infanoj de la urbo Ouistreham. 
 
          Ili salutis ĉiujn veteranojn kaj interŝanĝis kelkajn vortojn por danki ilin.

                                                   La belga reĝo kaj lia edzino alvenis.

                                                       Jen la rusa prezidento V. Putin

                                           La Usona prezidento B. Obama kun la veteranoj

                 La brita reĝino Elizabeta la dua, france parolis kun Leon Gautier, unu el la 177 membroj de la franca taĉmento kiu elŝipiĝis sur la plaĝo de Colleville-sur-Orne antaŭ atingi Ouistreham. Leon Gautier loĝas en Ouistreham.
    
    Krom la franca prezidento F. Hollande, nur B. Obama kaj la brita reĝino salutis kaj interŝanĝis parolojn kun la veteranoj. La aliaj nur klinis la kapon aŭ mansalutis la oldulojn antaŭ atingi sian seĝon, ĉe la ombro.
     



 
 
 

 



 

mercredi 4 juin 2014

Sepdek jaroj post la Elŝipiĝo

        Sepdek jarojn post la teruraj eventoj kiuj okazis, la nomo Normandio estas sur ĉiuj lipoj en la tuta mondo. Morgaŭ vendredon, la 6an de junio 2014, en Ouistreham deknaŭ ŝtatestroj kaj ĉefministroj partoprenos en grandega ceremonio por memorigi al la mondo la buĉadon de tiom da homoj.
      
      En 1944 nia vilaĝo nomiĝis Colleville-sur-Orne. La 6an de junio, la angla generalo Montgomery estris la operaciojn en la sektoro Sword kie ni staris.
       La 30an de septembro, la urbestraro aprobis konsilion petante la ŝanĝon de nomo de la vilaĝo en Colleville-Montgomery. 
                             Sub la statuo de mareŝalo Montgomery aperas lia kromnomo "Monty"
      Kompreneble la batalo de Normandio kaj la daŭrigo de la milito ne permesis tujan respondon. Sed la 14an de junio 1946, la ministro pri la internaj aferoj, nome de la prezidanto de la provizora registaro, subskribis dekreton kiu permesis la ŝanĝon. 

       Tiom da junaj viroj mortis dum la Elŝipiĝo kaj dum la batalo de Normandio, tiom da civiluloj ankaŭ mortis sub la bombadoj, ke multiĝis la tombejoj en la tuta regiono. Eĉ en la plej malgrandaj kamparaj vilaĝoj troveblas parton pli malpli granda dediĉita al nekonataj soldatoj, sen nomoj, sen aĝoj. Nur la naciecon oni povis scii.
     Aliloke , post la milito, komitatoj zorgis por havigi al la mortintoj decajn tombojn. Jen kanada tombejo ne malproksime de Colleville. Pluraj miloj da junuloj ripozas tie. Ĉiam nia koro pli rapide pulsas kiam oni vizitas tian lokon.
       Simbolo de Kanado, la folio de acero superas la nomon de la mortinto. Tiu ĉi mortis la 4an de julio. Li estis nur 22 jaraĝa.

       Eble la plej fame konata kaj la plej ofte vizitita, tiu usona tombejo en Colleville-sur-Mer (ne Colleville-Montgomery) staras super la plaĝo Omaha Beach kie la GI's suferis grandan buĉadon.  Tie pli ol 10 000 korpoj estis entombigitaj.

     Ankaŭ troveblas ie kaj ĉi tie germanaj tombejoj. Ili estas malpli vizitataj sed ankaŭ pli severaj. Anstataŭ krucoj, nur ebenaj ŝtonoj rimarkigas, ke sube restas ostoj de germanaj soldatoj. En tiu ĉi tombejo pli ol 17 000 korpoj ripozas, inter ili tre junaj viroj, inter 16 kaj 20 jaraĝaj. 

      Nun Normandio estas preta por grandioze festi tiun "D-Day". Flagoj ornamas multajn domojn, stratojn, placojn... Veturi en nia regiono iĝis tre malfacile pro sekureco, oni diras ... Mi poste raportos pri la averso de la festo !

                                Ĉina ĵurnalistino sur la plaĝo de Ouistreham, la 4an de junio 2014  
 
  Se tio interesas vin, vi verŝajne povos sekvi la ceremonion en via lando. Radie aŭ televide la evento estos sekvata de multegaj ĵurnalistoj, almenaŭ en la landoj kiuj libere informas sian loĝantaron. Ĝis poste ...