samedi 7 février 2015

En Marakeŝo (1)

     
     Antaŭ unu monato, precize la 7an de januaro 2015, ni estis en Maroko. Ni atendis taksion en la akceptejo de la eta hotelo en Marakeŝo por iri al la flughaveno. Nur la morgaŭon de nia hejmenreveno ni malkovris la dramon kiu okazis en Parizo. Pro tio mi dum tiu pasinta monato tute ne parolis pri nia restado en Maroko. Mi tion faros ekde hodiaŭ.

      Ni alvenis en Marakeŝo la 29an de decembro. Ni loĝis en eta ĉarma kaj familia hotelo en la malnova centro de la urbo, la Medinao, tre proksime de la fame konata placo Ĵama el Fna.
 
      Post bona nokta ripozo, ni vizitis tiun placon ekde la mateno de la morgaŭo. Kvankam estis rilative frue, jam la vendistoj estis preparintaj siajn varojn por ilin proponi al la nombraj apenaŭ vekitaj turistoj.
 
        Verdire sur la placo la Marokanoj estis pli nombraj ol la eksterlandanoj. La temperaturo estis iom freŝa (7 gradoj) kaj tio surprizis nin. Ni estis manĝintaj nian matenmanĝon sur la eta teraso de la hotelo kaj ni estis surmetintaj ĉiujn disponeblajn varmajn vestojn. Feliĉe la suno akompanis nin sur la placo por nia unua promenado.
 
      Ege nombraj estas la vendistoj kiuj havas nur kelkajn varojn por vendi. Tiu virino trinkante teon estas varme vestita. Ŝi proponas siajn memfaritajn kukojn sur plasta seĝo. 
 
      Forlasinte la ĉefan placon de la urbo, ni promenadis sur stratoj kiujn la turista homamaso ne ankoraŭ invadis, ĉu pro la frua horo, ĉu pro la relative neĉeesto de magazenoj.

 
     Kiam oni preterpasas la famajn lokojn pri kiuj ĉiuj gvidlibroj detale skribas, eblas facile trovi stratejojn kaj senelirejojn kvazaŭ senhomajn.



    Sed ne bezonas longe marŝi por atingi tion kiu karakterizas ĉiujn arabajn urbojn, oni diras la "pulmon" de la tuta urbaro, t.e. la bazaro (arabe kaj france "souk" , esperante "suk"). Mi verŝajne pli skribos pri tiu mirinda "kaverno de Ali Baba".


1 commentaire: