Mi daŭrigas mian pripenson pri la ĵus pasintaj atencoj en Parizo.
Ĉi-foje temas nek pri "kontraŭdiaj" desegnistoj (tiuj de Charlie Hebdo), nek pri "malfidelaj" Judoj (klientoj de la hiperkoŝera magazeno en Vincennes). La viktimoj estas "senkulpaj Francoj" se mi rediras la bedaŭrindajn vortojn de politikistoj kaj ĵurnalistoj (ĉu la unuaj mortintoj estis malpli "senkulpaj" ol la duaj ?).
La januaraj atencoj en Parizo ne estis simpla krampo sed, ve, nur la komenco de nova tragika rakonto. Aliaj atencoj okazis poste, en Bejruto, en Egiptio kun la eksplodo de rusa aviadilo kaj laste en Bamako... sen kalkuli la tranĉitajn kapojn de eksterlandaj homoj, en Sirio aŭ Irako.
Nova sento naskiĝis en Francio post la 13an de novembro : ĉiu franca civitano estas potenciala celo.
SED KIAL ?
Ĉu ĉar la teroristoj estis tre desapontitaj post la unuaj atencoj en
januaro ? Ĉu ĉar ne plaĉis al la murdistoj la milionoj da blankuloj,
nigruloj, kristanoj, islamanoj aŭ ateistoj kiuj kuniĝis en multaj urboj
la 11an de januaro 2015 ? Anstataŭ bruligi moskeojn, anstataŭ preni sian
pafilon por sin mortigi unu la alian, milionoj da simplaj civitanoj
pace kaj silente malsupreniris sur la stratojn por heroldi sian
amligitecon al fundamentaj valoroj de nia lando : demokratio, libera
esprimado, laikeco, malkonsento pri violento ... ĉion, kion abomenas la
teruristoj.
Kaj kion celas tiuj fanatikuloj ?
Kion la ĉefteruristoj esperis ? Verŝajne raciajn ribelojn, punajn
ekspediciojn, masakri tutajn kvartalojn per fero kaj sango, kaj precipe
instigi mortigajn alfrontiĝojn inter komunumoj. Tio ne okazis !
Post la ĵus pasinta buŝado, la ĝidaistoj ankoraŭ atendas la samajn
espereblajn rezultojn kaj pli kaj pli devas grandiĝi ilia senpacienco
se konsidere la altan gradon de la murdadoj. Bedaŭrinde por ili (kaj
verŝajne bedaŭrinde por la venontaj viktimoj !) la reago de la franca
loĝantaro ne estas la atendata reago !!! Ordinaraj
loĝantoj ne vidas siajn najbarojn kiel sovaĝajn bestaĉojn, eĉ se ili
estas islamanoj ! Krom la nunaj tro nombraj ekstremdekstruloj, la saĝaj
homoj rifuzas agnoski ke islamano nepre signifas teroristo.
Verŝajne okazos aliaj atencoj, ĉu denove en Parizo ? En alia granda urbo ? En Bruselo aŭ Berlino ? En tute neatendita loko ? Tio ŝajnas neevitebla, bedaŭrinde.
Verŝajne okazos aliaj atencoj, ĉu denove en Parizo ? En alia granda urbo ? En Bruselo aŭ Berlino ? En tute neatendita loko ? Tio ŝajnas neevitebla, bedaŭrinde.
Tamen la barbaroj ne devas kredi, ke ili venkos ! Ĉar la plej ofte aŭditaj vortoj, ĉie estas la samaj :
"Ni daŭrigos nian vivon same kiel antaŭe!"
"Daŭre ni iros kinejon, teatron, koncerton!"
"Daŭre ni trinkos ĉe teraso de trinkejoj!"
"Daŭre ni manĝos ĉe restoracioj!"
...
...
Fine mi tuj ĉesos mian cerbumadon konkludante kun desegno de Coco
(Koko), desegnistino de Charlie Hebdo : Ili havas armilojn
Oni fektedas ilin,
oni havas ĉampanon !