mardi 6 février 2018

Ferioj en Alta Morjeno





     
      Denove ni feriadas en nia karaj montaroj Alpoj. Pli precize por la legantoj kiuj neniam legis miajn antaŭajn raportojn , en Alta Morjeno. La nomo de la vilaĝo kie ni havas malgrandan apartamenton estas Lanslevillard.





    
      Ĉi-jare abundas la neĝo.  Ĝi multe falis en decembro kaj ĉefe en januaro. En la lasta atingebla vilaĝo de la valo (Bonneval-sur-Arc) la neĝtavolo sur la stratoj kaj la tegmentoj atingis pli ol du metroj.





    
      Tiel dika estis tiu neĝtavolo sur kelkaj domoj, ke iuj posedantoj grimpis sur la tegmentojn por faligi la neĝon kiu pezis tro multe. Sur tiu ĉi tegmento restas pli ol du metroj. Neniu grimpis por faligi la neĝon.





     
      Por eniri en tiu ĉi domo, la proprietuloj fosis la neĝon sur la strato farante oportunan neĝŝtuparon. Tiom da neĝo oni ne vidis de multaj jaroj.
      





       Pro la tre grandaj amasoj da neĝo okazis lavangoj meze de januaro, feliĉe ne sur la vilaĝon mem sed antaŭ la eniro. La vilaĝo restis izolita de la aliaj vilaĝoj dum kelkaj tagoj. La tavolo de la plej impona lavango atingis altecon de sep metrojn.






         Jen supra vidaĵo de la pejzaĵo kiam oni iras al la supra parto, malfacile atingebla, eĉ piede. Mirinde bela, ĉu ne?


1 commentaire:

  1. Saluton, estimata Gérard!

    Mia nomo estas Kirill, mi estas Esperantisto el Moskvo, Rusio. Mi serĉas Esperantistojn kun sperto de blogado ĉe blogspot.com por mia projekto. Ĝi nomiĝas Moskvio (https://moskvio.blogspot.com) kaj celas liveri al internacia aŭditorio interesan informon pri la historia centro de Rusio. Mi serĉas kunlaborantojn, kiuj tradukados materialojn de la projekto el Esperanto en siajn lingvojn kaj publikigados ilin en nacilingvaj versioj. Ĉu vin povus interesi kunlaboro en ĉi tiu projekto? Antaŭdankon.

    Kun estimo,
    Kirill Ŝvedov.

    RépondreSupprimer