mercredi 2 mars 2016

Danco sur la avenuo

      Pasintan semajnon sur la suba avenuo de hipodromo, kie ni loĝas, ni vidis grupojn de infanoj kiuj kuris kaj dancis. Ili faris tion sur la parto kie aŭtoj ne rajtas veturi. Tio okazas de tempo al tempo sur tiu placo sed plejofte videblas nur unu grupo.
 
     Ĉi-foje ni vidis plurajn grupojn. Mi tuj pensis pri iu manifestacio por junuloj kiu okazis ĉu en la naĝejo, ĉu en la apuda domo por asocioj. Sed surprize dimanĉon frumatene jam du grupoj dancis sur la placo dum aŭdeblis lerta muziko. Ŝajnis, ke la manifestacio estis pli grava ol mi pensis. 

    Videble ne plu temis pri infanoj sed prefere pri gejunuloj, adoleskantoj kaj ankaŭ plenkreskuloj. Tiam mi prenis la fotilon por "spioni" el mia eta teraso kaj fotis la du restantajn grupojn.

      Ĉar mi devis eliri por aĉeti panon, mi alproksimiĝis kaj sekvis unu el la grupo kiu sin direktis al la tre proksima sketejo. Tiam mi malkovris plurajn busojn sur la parkejo, inter ili unu kun belga registrado. Mi eniris kaj demandis virinojn sidantaj antaŭ tablo kun dosieroj, enirbiletoj ... Kio okazis tie ?

                                              Jen la respondo ! 


 

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire