jeudi 10 mars 2016

Domoj kaj domegoj en nia kvartalo





      La kvartalo kie ni loĝas en Caen estas iom stranga. Novaj domegoj apudas malnovajn burĝajn domojn kiuj bonŝance ne estis detruitaj dum la dua mondmilito. Tiuj el la legantoj de mia blogo jam vidis la ĉi-supran domegon, kiu estas tiu en kiu ni akiris apartamenton (je la tria etaĝo, la kvara por Japanoj). 

      El la fenestro de nia kuirejo, videblas tiu granda domo kiu staras proksimume je malpli ol cent metroj de nia domego. Ĝi similas al malgranda kastelo kaj ĝi estas en bona stato. Sed la posedantoj estas tre maljunaj. Pro tio mi demandas min ĉu post ilia forpaso iuj ankoraŭ dezirus loĝi en tia granda loĝejo ?







        Tuj apud la ĉi-supra kasteleto staras tiun grandan domon. Ankaŭ ĝin ni vidas el nia fenestro. La familio kiu loĝas tie estas multe pli juna ol la najbaroj. Antaŭ kelkaj monatoj entreprenisto pri la ĝardenoj rearanĝis la terenon kiu situas malantaŭ la granda krado. Tio signifas, ke la posedantoj ne intencas foriri. 




      Aliflanke de la strato, fronte al la granda domo fotita supre, tiu domo el brikoj kaj ŝtonoj ankaŭ videblas el nia apartamento. Tamen mi ne scias ĉu iuj personoj loĝas en ĝi ĉar de kiam ni translokiĝis, ni neniam vidis malfermitaj la fenestrumojn.



       Pli malgranda, ankaŭ pli simpla estas tiu ĉi domo, la plej proksima de nia domego. Rimarkindas la granda pordego el ligno kaj la ŝtuparo kiu permesas atingi la enirpordon.

      La formo de la supra skulptaĵo ĉirkaŭ la fenestro kaj la ronda eta fenestro donas apartan stilon al tiu ĉi domo.




     De la loko kie mi estis por foti la lastan domon, nur turninte mian korpon, mi fotis la domegon kie situas nian apartamenton. Tio estas ĝia alia flanko.
      


Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire