lundi 10 décembre 2018

Akto 4

                                            
                            Sabaton, la 8an de decembro 2018, akto 4

     Frumatene sub la fenestroj de nia apartamento mi vidis homojn kiuj direktiĝis al la placo de la teatro. Trankvile ili amasiĝis sur tiu placo antaŭ defili sur la stratoj en la urbocentro de Caen.
     Bonŝance en nia urbo la manifestaciantoj restis tre kvietaj, nur kriante sloganojn kontraŭ la gubernio kaj la Prezidento Macron.

        Ĉi tie, antaŭ la centra poŝtoficejo kaj apud la Prefektejo, parto de la manifestantaro staris fronte al la ĝendarmoj (maldekstre sed ne videblaj) kaj kriis la sloganojn. Kelkaj levis la pugnon kriante sian koleron. 

      La plej multo daŭrigis sian vojon sen priatenti la ĝendarmojn. Vidante tiun foton oni rimarkas la trankvilajn mienojn de la homoj. La titolo sube de la foto diras: "Veŝtoj flavaj, kvietaj kaj decidemaj". Bedaŭrinde en Parizo kaj aliaj pli malpli grandaj urboj perfortoj okazis fare de huliganoj.

       Ekster la urbo "Vestoj flavaj" invadis grandan komercan centron. Ili unue malpermesis la aĉetadon de la klientoj kiuj jam estis en la magazenoj kaj poste malpermesis la eniron de aliaj alvenantoj. Tiam la direktoro devis fermigi la magazenon.

     Amasiĝoj de Vestoj flavaj okazis ankaŭ en multaj urboj, eĉ urbetoj, sed feliĉe sen perfortoj samkiel en la grandaj urboj. Ekzemple en la urbo Saint-Lô en la najbara departamento. Vidu kiel kvietaj estas tiuj ĉi homoj!

                                             Aliloke en la sama urbo Saint-Lô

       Ne nur en la urboj mem agis kaj daŭre agas la Veŝtoj flavaj. Ekster la urboj ili instalis baraĵojn sur la vojoj mem aŭ pli ofte sur gravaj interkruciĝoj. Tie ili laŭvice restadas tage kaj nokte de tri semajnoj. Ili bruligas plataĵojn por sin varmigi kaj loĝantoj donas manĝaĵojn al ili. Ili ne volas liberigi la lokojn sen pozitivajn decidojn de la gubernio.

      Tiuj Veŝtoj flavaj haltigas la aŭtojn kaj provas klarigi al la ŝoforoj kial ili tiel longe ĝenas la trafikon. Se oni havas sian flavan veŝton videbla ie ajn en la aŭto oni facile revojiras. Ĉiuj prioritataj veturiloj rajtas transiri la baraĵojn. Kelkfoje streĉita ŝoforo nervoze volas perforte revojiri aŭ ne volas halti okazante vundojn al la starantaj personoj.
       Ĉiuj nun, Vestoj flavaj aŭ ne Veŝtoj flavaj, senpacience atendas fortajn anoncojn de la Prezidento Macron por ke la plej malriĉaj laboristoj, pensiuloj ...povu digne vivi.


     (Mi mem ne partoprenis en tiujn manifestaciojn. Mi nur fotis la ekranon de mia televidilo! Tio klarigas kial la fotoj ne estas tre belaj!)


Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire