mercredi 19 décembre 2018

Veŝtoj flavaj Akto 5

     Sabaton, la 15an de decembro la kvinan fojon la Veŝtoj flavaj manifestaciis.

      Pasintan lundon finfine parolis la Prezidento Macron. Ĉiuj atendis tiun momenton kaj nombraj estis tiuj kiuj ne komprenis kial li rifuzis paroli al la Francoj. Verŝajne li esperis vidi la malgrandiĝon de la manifestantaro. Vane! Devige li ne plu povis atendi. Do li parolis!

     Per drama tono li unue alparolis al la huliganoj kaj ŝtelistoj kiuj perforte rompis montrofenestrojn, bruligis aŭtojn dirante ke tio estas netolerebla kaj ke la aŭtoroj de tiuj perfortoj estos severe persekutitaj. (Mi dubas pri la efiko de tiaj paroloj!)

                                               Manifestciantoj antaùu la Prefektejo en Caen
     Poste li anoncis ke la salajro de la laboristoj kiuj ricevas la minimuman salajron (S.M.I.C.) estos pligrandigita je 100 eùrojn ekde la komenco de 2019 (tio estis tute ne antaŭvidebla, laŭdire pro malapero de multaj entreprenoj).


     Due li anoncis ke ekde 2019 la suplementaj horoj faritaj de la laboristoj estos pagotaj sen impostoj (tiun antaŭan dispozicion la nuna gubernio nuligis). Ankaŭ li diris ke la suplementa imposto por la pensiuloj kiu ricevas malpli ol 2000 eŭrojn da monata pensiono estos nuligita.  

     Tamen "la Prezidento de riĉuloj" ne volas restarigi la imposton pri la riĉeco! Tiun imposton la deputitoj nuligis tuj post la elekto de la nova Nacia Asembleo. Kaj poste?
    La ĝenerala sento de la Veŝtoj flavaj (kaj ne nur ili!) estas ke "la kalkulo ne estas!" "Nesufiĉa!". "Li mokas nin!". "Ni nenion maltenos!. "Macron demisio!".
 
     Feliĉe ne okazis multe da perfortoj dum tiu akto 5. La policanoj, ĝendarmoj kaj specialaj brigadoj estis tiel nombraj kaj la manifestaciantoj malpli nombraj ol la du antaŭaj akto ke perfortoj estis tuj bremsitaj.
    Jam estas anoncita la akto VI, la 22an!

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire