mardi 11 décembre 2018

Marŝo por la planedo


     La saman tagon, sabaton la 8an de decembro, alia manifestacio okazis en Francio : en Parizo, Liono, Bordozo ... kaj en Caen.

         La manifestacio de la Vestoj flavaj okazis matene dum la alia okazis posttagmeze. En tiun-ĉi manifestacion mia edzino kaj mi partoprenis.

      Temis pri civita marŝo por la klimato. Ĉar nuntempe en la pola urbo Katowice
oni parolas pri la klimato dum la COP 24. Estroj, gubernestroj, ministroj aŭ simplaj delegitoj de nombraj landoj diskutas.

                                                                Stop al klimata krimo
      Ĉu vi memoras? Fine de la COP 21 kiu okazis en 2015 en Parizo ĉiuj partoprenantoj subskribis solenan dokumenton. Ĉiuj landoj promesis fari sian eblon por malpermesi pli ol 2 gradoj de la klimata revarmiĝo de la planedo antaŭ la fino de la jarcento.

       Tri jarojn poste kion oni konstatas? Usono eliris el la akordo de Parizo dum tiu lando estas unu el la du landoj kiuj pli multe polucias! Usono kompreneble sed ankaŭ la aliaj landoj, inkluzive de Francio, ne atingis la esperatajn celojn. Anstataŭ malpliiĝi, la produktado de CO2 plialtiĝis! La infanoj rajtas sin demandi kian planedon ili ricevos de la nunaj plenkreskuloj!

                                                    "Marŝo por la planedo" en Caen
         La manifestaciantoj estis tre kvietaj marŝante sur la stratoj kie la Vestoj flavaj marŝis kelkaj horoj antaŭe. Cetere kelkaj el la Veŝtoj flavaj rekuniĝis kun la planeddefendantoj.
     
         Okazis neniu perforto, neniu alfrontiĝo kun policanoj en Caen dum tiu longa manifestacio. Same en la aliaj urboj, eĉ en Parizo. La defendantoj de la planedo ĝenerale estas pacemaj homoj. Laŭ la Prefektejo de Caen, tiu ĉi posttagmezo,  ili estis pli nombraj sur la stratoj de nia urbo ol la Veŝtoj flavaj matene.
      




Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire