vendredi 2 octobre 2015

Lastaj fotoj pri Alpoj

      Fine ni revenis hejmen post longa foresto. Kun granda bedaŭro mi forlasis montaron Alpoj. Verdire la veteraj kondiĉoj iĝis pli kaj pli malbonaj. La temperaturoj malaltiĝis tagon post tago kaj marŝadi je la alteco 2000 metroj super la marnivelo iĝis pli malagrabla.

     Iun matenon surprize mi malkovris, ke neĝis dum la nokto. En septembro tio povas okazi, eĉ foje en aŭgusto, sed ĉi-foje la plej alta pinto de nia valo estis vere blanka. 

     Tamen nur post du horoj tiu freŝa neĝo jam estis fandiĝanta dum nigraj nuboj aperis kaj parte kaŝis la monton.
 
     El la balkono de nia apartamento mi fotis la videblajn montojn, malpli altaj ol la granda Dento Paraŝe (pli ol 3800 metroj alta). Sur tiu flanko la neĝo rapide malaperis.
 
        Ni bone vidas la limon de la neĝkovrita deklivo, ĝuste super la fino de la arbaro kie la supro de arboj apenaŭ blankiĝis. La suno ne ankoraŭ lumigis la orientajn montojn kiam mi fotis tiun flankon.

     Sed pli poste, post pli malpli du horoj, ĉe la sama flanko la suno jam lumigis unu flankon.

    Finfine, kiam la nuboj denove norden foriris, la Dento Paraŝe bele reaperis. Tiu foto estas la lasta de niaj ferioj en la montaro. 
    La venontaj raportoj denove temos pri nia vivo en la urbo Caen.

1 commentaire:

  1. Do, la kondiĉoj kaŭzas, ke vetero rapide ŝanĝiĝas, kaj bildoj imponas.

    RépondreSupprimer